Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

klason kun privilegioj diversspecaj.

Tiel en ĉiuj tempoj pastroj el ĉiuj religioj bone sukcesis havi komfortan vivon inter mizeraj piuloj…

*

La sesa punkto estas la logika konsekvenco de la kvina. Tial ke ni ne volas toleri ian ajn pastrecon, la gvidado de organizo, ĉu sindikata aŭ partia, ne devas fariĝi profesio. Ni akceptas gvidantojn, ne gvidistojn. Kiu havis gvidan postenon dum kelkaj jaroj, tiu devas reiri al la fabriko kaj sperti denove la tieajn laborkondiĉojn. Nur tiel oni povas eviti la fariĝon de novaj privilegiuloj.

Kelkfoje mi jam havis la okazon konstati la mensan aliiĝon de proleto, fariĝinta gvidisto. Tiaj homoj pli malpli senkonscie akiris la spirito-staton de mastroj, de komandantoj kaj rilatas al siaj subuloj kiel al ia homa materialo. Ili plie sentas malŝatemon al siaj gvidatoj. Kaj tial ke ili akiris sian gvidistecon proprarimede kaj ne kiel sekvo de longjara studado en altgrada lernejo, tiuj homoj tute nature emas pensi, ke ili estas kvazaŭ de dio elektitaj por komandi kaj obeigi. Kompreneble ekzistas esceptoj; sed inter la milionoj da pastroj sendube troviĝas ankaŭ kelkaj sanktuloj. Tiurilate la escepto konfirmas la ĝeneralan regulon. Tia spiritostato ĝerme entenas la elementojn por la stariĝo de novaj privilegioj, de nova ekspluatema klaso. Tio estas nun konstatebla en Sovetio, kie la novaj estroj ĝenerale kondutas pli krude kaj senkompate ol la malnovaj.

Tiaj gvidistoj famiĝis; iliaj manoj seniĝis je kaloj kaj jen okazas, ke ili ne plu sentas sin hejme, kiam la hazardo igas ilin interrilati kun malnovtempaj laborkunuloj. Ili nun preferas rilati kun t.n. intelektuloj, kiuj ĝenerale bonakceptas ilin kaj iel rigardas kiel kuriozaĵon. Iom post iom la proleteca sento de gvidistoj foriĝas kaj tiel kreiĝas la tipoj de nova reganta klaso…

Neniam ni forgesu, ke la socialismo ĉiam havis kiel celon forigi la klasojn. Sed tio ne okazos mirakle, per mi ne scias kia mistera procedo de l’ "produkto-fortoj". La klasoj malaperos nur kiam la homoj ne plu toleros la ekziston de gvidistoj, kiam ĉiu laborulo konscios pri sia valoro en la produktado kaj estos akirinta senton pri digno; kiam la manlaboro ne plu estos konsiderata kiel io mal-