Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Herezaĵo

Letero de E. Lanti
al la malkontentaj legintoj de "Absolutismo"
(ankaŭ la kontentaj legintoj havas intereson legi ĉi tiun leteron)

"Nia fincelo estas la neniigo al la ŝtato, t.e. al ĉia organizita kaj sistema perfortado, al ĉia perfortado kontraŭ homoj ĝenerale."
LENIN
en "Ŝtato kaj revolucio", 1917.
Parizo, oktobro 1934.

Al Gekamaradoj M.A., B.V., K.S., k.a.…

Estimataj,

Kuŝas antaŭ mi viaj leteroj per kiuj vi bonvolis diri vian malaproban opinion pri la enhavo de ABSOLUTISMO. Kelkajn aliajn mi ankaŭ ricevis, sed mi metis ilin flanken: iuj laŭdas senrezerve la verketon, la aliaj diras nur insultojn. Evidente, al tiaj skribaĵoj estas tute senutile respondi. Ĉar vi ne laŭdas nek insultas, sed emas bonkamaradece diskuti, mi deziras danki al vi pro via honesta malaprobo kaj samtempe mi volas pravigi mian vidpunkton antaŭ vi.

Unue mi notis kontente, ke al la ĝenerala tezo pri absolutismo vi konsentas. Kio malagrable tiklas vin kaj eĉ dolore pikas, tio estas, ke mi metas en la saman kategorion la diktatorecojn de Stalin, Musolini kaj Hitler. Kredu, estimataj Gek-doj, ke mi tre bone komprenas vian