Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malemon akcepti tiun mian opinion. Dum longa tempo mi devis kvazaŭ batali kontraŭ min mem por forskui miajn iluziojn karajn pri Sovetio. Mia sento forte kontraŭstaris al mia racio. Tio estas tute natura. Dum almenaŭ dek jaroj mi konsideris la landon de la Oktobra Revolucio kiel la unuan bastionon, kiun konkeris la Proletaro en la kapitalisma fortikaĵo. Al Moskvo iris miaj esperoj kaj mi fidis al la Komunista Internacio por gvidi la batalojn de la ekspluatatoj en la tuta mondo. Sendube mi vidis mankojn kaj bedaŭris erarojn faritajn. Sed ili ne estis esence gravaj kaj neniu organizo povas havi la pretendon esti neerarkapabla. Nur katolikoj havas tian kredon rilate al la papo. Sed, en 1928, sub la influo de Stalin k.a., estis proklamata la tezo pri eblo starigi socialismon en unu sola lando. De tiam, ĉiu atenta observanto povis rimarki ke sub la masko de revolucieca frazaro, Komintern pli kaj pli fariĝas instrumento en la servo de l’ Sovetia Diplomatio. Ŝajnas al mi absolute neeble klarigi al si la stultan, kriman politikon de Komintern dum la lastaj ses jaroj, se oni ne komprenas, ke la ĉefa zorgo de Moskvo ne plu estis prepari la mond-revolucion, sed atenti precipe pri la naciecaj, ŝtataj interesoj de la Stalina diktatoreco. Estas fakto, ke la laboristaj, revoluciaj movadoj el ĉiuj landoj estis malfortigataj pro la skismaj instrukcioj, venintaj el Moskvo. Tie oni havis kiel ĉefan celon fari el la kompartie gvidataj organizoj aparatojn blinde, serveme obeantaj al la ordonoj de Stalin kaj de G.P.U. – Kaj tiu abomeninda, monstra plano tre bone sukcesis. Nuntempe oni povas tre facile vidi ĝian aplikon en Francio.

Vi sendube jam scias, ke ĉi tie komunistoj kaj socialistoj faris lastatempe interkonsenton kaj nun kunlaboras amike. Tamen antaŭ nur kelkaj monatoj, oni povis legi ĉiutage en "La Homaro" (L’Humanité), la organo de l’ Kompartio, ke la socialistoj estas la plej danĝeraj malamikoj de la laborista klaso, la plej fiaj perfiduloj kaj ke ili evidente preparas la venkon de l’ faŝismo. Pro tio ili estis dum jaroj nomataj "social-faŝistoj". Kaj jen subite, tute neatendite, la Kompartio ĉi-tiea proponas al tiuj "perfiduloj" komunan agadon. En la kompartiaj presaĵoj ĉesis aperi atakoj kaj insultoj kontraŭ la Socialista Partio. Kiel do tio povis okazi? Al tiu demando oni povas fari