Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur jenan respondon: kial Stalin tiel ordonis? Nu, por kompreni ĝuste tian returniĝon, sufiĉas rigardi al Genève, kie "K-do" Litvinov interkonsente kaj amike kunlaboras kun S-ro Bartu (Barthou), la franca ministro por eksterlandaj aferoj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ kalumnias, kiam mi parolas pri amikeco inter Litvinov kaj Bartu. Antaŭnelonge la internacia Asocio de la ĵurnalistoj rajtigitaj ĉe la Ligo de Nacioj aranĝis bankedon al kiu partoprenis la konsilantoj de ĉi tiu lasta Institucio. Tiuokaze la reprezentanto de la imperiisma Francio gratulis sian Sovetian kolegon, pro lia nova sinteno antaŭ la Ligo de Nacioj, kaj Litvinov respondis: (laŭvorte)

"Koncerne min, mi simple konstatas, ke hodiaŭ ni estas sinceraj kaj lojalaj amikoj".

Vi ja certe scias, ke la Ligo de Nacioj estis ĉiam antaŭe konsiderata, en Moskvo, kiel Asocio de imperiistaj rabistoj. Kaj la tuta agitado de l’ franca kompartio celis montri, ke Francio estas la ĉefa rabisto, ke ĝi staras unuavice de tiuj, kiuj preparas militon kontraŭ Sovetion, ktp, ks. – Kiu esplorus la kolekton de LA HOMARO el la lastaj jaroj, tiu povus mire konstati, ke preskaŭ ĉiutage la redaktoroj alarmis pri la danĝero de TUJA MILITO ("guerre imminente") kontraŭ Sovetion. Kaj se iu diris sian dubon pri tio, tiu estis tuj insultata kiel "kontraŭrevoluciulo", "social-faŝisto", kaj similaj predikatoj, kutime uzataj malavare de bolŝevikoj…

Cetere, la 6a kondiĉo el la 21, kiuj reguligas la akcepton de partio en Komintern, tekstas jene:
"6) Ĉiu partio deziranta aliĝi al la III-a Internacio havas kiel devon deklari, ke ĝi malaprobas tiel same la konfesitan social-patriotismon, kiel la hipokritan kaj falsan social-pacismon, sisteme demonstri al la laboristoj, ke sen la revolucia renverso al la kapitalismo, neniu arbitracia internacia tribunalo, neniu "demokrata" reorganizo de la Ligo de Nacioj povas savi la homaron de la imperiistaj militoj".

Kaj nun? – Nun, la komunistaj, pli ĝuste la Stalinaj, gazetoj prezentas la aliĝon de Sovetio al la Ligo de Na-