Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cioj kiel "grandan venkon de l’ proleta registaro"!! Ĉe tia cinike hipokrita aserto mi emus pensi, ke temas pri sonĝo… Tamen estas realaĵo. Legante la pledon de Bartu pot akceptigi Sovetion en la Ĝenevan aeropagon, oni povas facile mezuri la grandan distancon, kiu disigas la Leninan politikon de la Stalina. Bartu interalie diris:

"Kun la kontrakto en la manoj, mi supreniras ĉi tiun tribunon, kun la kontrakto, kiu metis la unuajn fundamentojn de la Ligo de Nacioj. Ĝi estas mia gvidilo, mia atestanto, mia garantio."

Tio signifas, ke la Sovetia registaro akceptas tiun imperiisman, banditan, rabistan kontrakton. Kaj por tute konvinki siajn kolegojn, kiuj time ankoraŭ kredas, ke Moskvo ĉiam estas la ĉefa bastiono de l’ mondrevolucio, li aldone citis frazon de Mirabo, tiu fama oratoro el la tempo de la franca Revolucio. Mirabo celis fariĝi ministro kaj tiucele iun tagon konfesis al sia amiko la grafo Lamark, kiu estis lia peranto ĉe la reĝa kortego:

"Jakobenoj fariĝintaj ministroj ne ĉiam estas jakobenaj ministroj."

Kia vangofrapo al Stalin! Kia honto, ke Litvinov eĉ ne provis forviŝi tian klaran aludon pri perfido al la revoluciaj principoj!! Kia plej aŭtoritata atesto, ke Komintern ne plu timigas burĝajn registarojn!!! Klarige Bartu insistis:

"Mi pensas, ke ne necesus citi multajn faktojn, por demonstri, ke okazis evoluo en la sovetia Rusio kaj, ĉiaokaze, pri tiu evoluo mi havas pruvon kaj ateston hodiaŭ mem. Ĉu Rusio respondis al ni per malprecizaj paroloj kaj per nedifinitaj promesoj? Se tiel estus, mi ne starus ĉe ĉi tiu tribuno por defendi la tezon pri akcepto. Sed mi vokas al viaj memoraĵoj, al via konscienco. Kvankam mi pensis, ke Rusio faros deklaron, kiu ebligos, ke oni akceptu ĝin, ĉu vi pensis, ke la deklaro estus tiom senkondiĉa, kiom ni ĝin ricevis? Ĝi ja estas kategoria, absoluta, tiagrade, ke mi renkontas neniun el la oratoroj, kiujn ni ĵus aŭdis, por dubi pri la sincero de la deklaro de Rusio".

Tiajn parolojn de la franca ministro la komunistaj kaj socialistaj gazetoj ne raportis al siaj legantoj. Kaj per