Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tia silento oni povas konstati, ke la partiaj gvidistoj tre bone komprenas la signifon de tiu granda aliiĝo en la politiko de Sovetio. Tian opini-ŝanĝadon ili provas dronigi en la entuziasmo, kaŭzita de la ekamikiĝo inter komunistoj kaj socialistoj. Sed kiu observas kaj pripensas, tiu ĉagrene ekvidas ke tiuj gvidistoj (mi substrekas tiun vorteron, por akcenti ke temas pri homoj, kiuj ĝenerale havas ĉefe kiel celon okupi postenon, stari ĉe la rando de la politika scenejo) pretiĝas oferi la vivon de milionoj da laboristoj sur la altaro de siaj respektivaj patrioj.

"Li estas tro pesimista, li troigas, lia fantazio vere hiperbolas…", vi sendube pensos. Mi tre deziras, ke vi estu pravaj; se mi eraras, neniu pli ol mi ĝojos pri tio. Sed bonvolu atenti kaj pripensi jenajn faktojn. Jam de kelka tempo en Sovetio mem estas entreprenita vasta agitado por encerbigi al la tiea popolo la patriotismon. Por pruvi mian aserton, mi citos al vi kelkajn specimenajn pecojn de tiu propagando kaj la tutan tekston de dekreto alprenita la 8an de junio 1934. Legu atente kaj meditu: poste vi decidu ĉu mia pesimismo havas au ne fundamenton:

"POR LA PATRIO

"Por la Patrio! Ĉi tiu vorto ekbruligas la flamon de la heroeco, la flamon de l’ krea iniciativo sur ĉiuj kampoj de nia vivo tiom riĉa kaj dieca. Por la patrio! Tiu vorto entuziasmigas dekojn da milionoj da laboristoj por la defendo de ilia nobla patrio kaj igas ilin pretaj por ĉia ofero. La defendo de l’ patrio! ĝi estas la superega leĝo de l’ vivo. Kaj kiuj levas la manon kontraŭ la patrion, kiuj perfidas ĝin, tiuj devas esti ekstermataj............. La popolo el 170 milionoj da laboristoj, por kiuj la naskiĝa grundo estas la patrino-patrio, kiu nutras per sia sango la glorajn ĝermojn de nova kaj feliĉa vivo, senmanke kaj severege punos ta patri-perfidulojn, POR LA PATRIO, POR ĜIA HONORO KAJ ĜIA GLORO, POR ĜIA FORTO KAJ PROGRESO!"

Tiu cito estas prenita el la Pravda, n-ro de la 9a de junio 1934. Kaj ne nur la Pravda sed ĉiuj aliaj gazetoj el Sovetio entreprenis tiun porpatrian predikadon. Sed prefere mi tuj konigu la tutan tekston de dekreto, kies supre cititaj frazoj konsistigas nur ties komenton: