Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nifon. Mi tamen volas almenaŭ substreki, ke en la lando, kie laŭdire oni konstruas socialismon, eĉ civiluloj estas mortpunataj simple pro forkuro eksterlanden! Hitler kaj Musolini ne ankoraŭ atingis tian gradon de barbareco. Kaj ĉu do ne estas monstraĵo, ke familianoj de forkurinto povas esti punataj pro "krimo", kiun ili mem ne faris?

Paralele al tiu porpatria prizorgado sovetia, en la francaj komunistaj gazetoj estis rimarkebla lastatempe nova sinteno rilate al la nacio. Sendube la lakeaj redaktoroj ricevis ordonon ne tro rapidi en tiun novan direkton, por ke la kontrasto ne estu tro facile rimarkebla de la legantoj. Tamen atentema persono povis vidi la ŝanĝon. En "La Homaro" ekzemple, mi legis jenon:

"Ni amas kaj defendas Francion kaj ĝuste pro tio ni kontraŭbatalas la kapitalismon". Ĉu ne estas videbla la intenco krei konfuzon en la cerbo de la legantoj kaj iom post iom kutimigi ilin al la ideo akcepti militon, kiun partoprenos mem Sovetio aliance kun Francio? Tiam la "komunistoj" emfazos, ke temas defendi la civilizon kontraŭ la Hitlera barbareco ktp… Tute same kiel en 1914! Tiam la t.n. revoluciaj gvidistoj rekomendis partopreni la militon por defendi la demokration kontraŭ la germana imperiismo. Pro tia sinteno Lenin kaj la tiamaj bolŝevikoj tute prave nomis la gvidistojn de la II-a Internacio perfiduloj. Sed nun la gvidistoj de la II-a kaj III-a Internacioj pretiĝas same perfidi la verajn interesojn de l’ Proletaro. Por mi, tio estas tute klara, kaj granda estas mia ĉagreno ĉe la konstato, ke la simplaj laboristoj ne ekvidas tian prepariĝantan perfidon.

Sed malgraŭ ĉio vi tamen eble pensos, ke mi ne estas prava samigante la diktatorecon de Stalin kun tiu de Musolini kaj de Hitler. Vi opinias ankoraŭ, ke en Sovetio regas la laboristoj kaj la kamparanoj. Tiu regado cetere estas simboligata per la ĉie videblaj martelo kaj falĉileto. Por kredemuloj tiu simbolo estas sendube pruvo pri ekzisto de laborist-kamparana regado…

En Francio la devizo "Libero – Egalo – Frateco" kuŝas sur la fronto de ĉiuj oficialaj konstruoj kiel atesto