Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri la principoj, kiuj gvidas la respublikan regadon. Kaj certe la francaj revoluciuloj el la jaroj 1789-93 batalis por ke efektiviĝu tiu ilia idealo. Ne necesas insisti pri tio, ĉu ne? Vi certe jam delonge scias, ke en Francio la bela devizo de la unuaj respublikanoj estas nur trompaj, senenhavaj vortoj.

Estas vere miriga kaj ploriga la konstato, ke ĝenerale la homoj facile estas blufe mistifikataj per vortoj, simboloj kaj devizoj. Ekzemple, milionoj kaj milionoj da katolikoj kredas, ke la papo reprezentas Jesuon sur la tero; tamen ĉiuj bone scias, ke la "filo de Dio" vivis simple, modeste kaj kondamnis la riĉulojn. Malgraŭ tio la kreduloj volonte konsentas, ke la ekleziestro, kardinaloj kaj aliaj "princoj" de la eklezio vivu lukse kaj tute malmodeste.

Certe la rusa Revolucio el la unuaj jaroj metis la regadon en la manojn de la laboristoj kaj kamparanoj; ĝi sendube celis la forigon de la klasoj kaj lastarigon de l’ socialismo. Sed necesas esti blinda aŭ fermi la okulojn por ne vidi, ke jam de kelkaj jaroj pli kaj pli kreiĝas ia nova aristokrataro, ke regas ia nova pastraro, kiu faris el la marks-leninismo dogmon, novan religion. Ĉu do, ekzemple, ne estas tre karakteriza la fakto, ke tiu nova formiĝanta klaso havas en sia ekskluziva dispono specialajn magazenojn, kiuj estas relative bone provizumataj, dum mankas preskau ĉio en la aliaj? Kaj ĉu do la ekzisto de grandega diferenco inter la salajroj (de 60-70 ĝis 1500-2000 rubloj monate[1]) ne estas okulfrapa pruvo, ke la tiea reĝimo havas nenion komunan kun vera socialismo? Necesas posedi grandan dozon da naivo por samigi industriigon[2] kun socialismo. Estas ja vere ke en Sovetio la fabrikoj

  1. Kelkfoje oni legas en kom. gazeto ke la salajroj estas plialtigataj, sed la trompistoj ne diras, ke dume la aĉetpovo de l’ rublo paralele plimalaltiĝas!
  2. La elsekigo de la Pontinaj marĉoj fare de la itala faŝismo ankaŭ estas tre grandioza laboro; la samon oni povas diri pri la elsekigo de la Zuiderzee fare de la Nederlanda registaro. Kaj oni nur pensu pri la cent-etaĝaj domoj en Usono!!!!