Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ĉio apartenas al la Ŝtato, sed tio neniel signifas, ke reale, fakte la laboristoj povas disponi je la produkto de sia laboro. La plusvaloro anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran uŭrokrataron kaj pagi altajn salajrojn al iu kategorio de homoj. Kaj la "komunistaj" moŝtoj, kiuj havas en sia dispono luksan aŭtomobilon, ĝuas ties komforton kaj oportunon tute same kiel se ĝi apartenus al ili. Diru al mi, kiel, ekzemple, Lunaĉarski povis dum longa tempo ripozi en aristokrata banurbo el suda Francio? Kaj kiam li tie mortis, kial lia kadavro povis esti transportata al Moskvo? Saman demandon ni faras pri la ambasadoro Dovgalevski, kiu antaŭ ne tre longe mortis en Parizo kaj kies kadavro ankaŭ estis en granda pompo ekspedata al Moskvo. Ĉu tiuj faktoj ne klare montras, ke la sovetiaj moŝtoj apartenas al iu speciala klaso de homoj? Kaj mi ĉiam pensis ke la socialismo celis malaperigi la klasojn!… Sed eble la laboristoj, kiuj duonmalsatas en Sovetio, devas esti kontentaj kaj eĉ fieraj pro tio, ke siajn ekspluatantojn ili nomas "Kamarado"! Kompreneble, povas okazi, ke ial kamarada moŝto perdas la bonan postenon kaj refalas en preskaŭ proletan situacion. Sed ankaŭ en kapitalisma regsistemo okazas nemalofte, ke ekspluatanto bankrotas, ke milionulo malriĉiĝas. Neniu reĝimo donas absolutan sekuron al privilegiitoj.

Laŭ mia ĉiama kompreno, la socialismo estas reĝimo en kiu fakte regus libero, egalo (aŭ ekvivalento) kaj frateco. Ĉu tiel estas en Sovetio? Ne! tiel ne estas kaj la tuta propagando de la Stalina burokrataro estas nur giganta blufo, grandega trompo. Mi asertas, ke ne ekzistas esenca diferenco inter la diktatorecoj nun regantaj en Sovetio, Italio, Germanio kaj alie. Oni tamen ne povas tute samigi ilin. Ankaŭ ekzistas diferenco inter la diktatoreco de Musolini kaj tiu de Hitler. Pro tio mi substrekis la vorton "esenca". Kio rajtigas min diri ke la reĝimoj nun regantaj en diktatorecaj landoj estas esence la samaj, tio estas jenaj konsideroj:
1)Nur unu sola partio tie povas ekzisti kaj ĝi regas laŭ absolutisma maniero.
2)Unu sola homo regas absolute super tiu partio,