Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3)Forestas ĉia libero pri pensesprimo kaj kunvenrajto,
4)Ĉiuj kontraŭuloj de l’ diktatoro estas malliberigataj, ekzilataj aŭ mortigataj,
5)La sindikatoj kaj kooperativoj perdis sian sendependecon kaj fariĝis kvazaŭ ŝtataparatoj,
6)La infanoj estas devige edukataj laŭ la ŝtata dogmo,
7)La militismo estas freneze disvolvata, kvankam la diktatoroj ne malofte deklaras, ke ili deziras pacon.

Mi povus verki dikan libron per la amaso da materialo, pruvanta ke la Stalina diktatoreco estas unu el la plej abomenindaj kaj danĝeraj. Ĝi ja estas aparte danĝera, tial ke ĝi hipokrite prezentiĝas kun ruĝa masko. Nur kelkaj faktoj estu ĉi tie menciataj. Laŭ plej fidindaj raportoj de socialistoj, de neortodoksaj bolŝevikoj kaj de anarkistoj, estas en Sovetio almenaŭ 5 milionoj da malliberigitoj aŭ punekzilitoj. El inter la herezaj komunistoj malliberigitaj mi citas nur la nomon de Razianov, la fondinto de la komunista Akademio kaj de la Instituto Marks-Engels en Moskvo, kaj tiun de Viktoro Serge, verkisto kun kiu mi povis persone konatiĝi en Vieno dum la jaro 1925. Tiam li estis la direktoro de la franclingva eldono de Internacia Korespondado, semajna organo de Komintern. Kaj vi certe memoras, ke Trocki havis la bonŝancon esti forpelata eksterlanden; sed bonvolu ne forgesi, ke proksimume 5000 Trockianoj sidas en la Stalinaj malliberejoj.

Por resti en nia esperantista afero, mi estus al vi tre danka, se vi povus akiri sciigon pri Kdo Futerfas, kies portreton vi povas trovi en la decembra numero (1922) de Sennacieca Revuo. Li estis – verŝajne ankoraŭ estas, se li vivas – anarkisto. Jam de la jaro 1924, mi vane provis ekscii ion pri li. Sed eble vi opinios, ke anarkisto estas homo pri kies sorto vi ne volas elspezi poŝtmarkojn en korespondado kun Sovetianoj!! Se vi volas interesiĝi nur pri sampartianoj, tiam demandu pri la sorto de M. Krjukov, la malnova bolŝeviko, kiu kuraĝis en 1930 malkaŝe diri sian opinion pri la fripona agado de S.E.U. kontraŭ S.A.T. Jam de pli ol tri jaroj, mi sensukcese provis ricevi vorton de li aŭ informon pri li. Demandu pri Kdoj Beŝkarev, Djatlov, k.a. kiuj pli malpli kaŝe kuraĝis kontraŭstari al S-ro Drezen, la lakea respondeculo antaŭ Stalin pri la esperanto-movado en Sovetio…