Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Responde al Kdo Lempert, mi diris, en Absolutismo, ke mi konas intime personojn, kiuj longe restadis en Sovetio kaj tute seniluziiĝis pri la tiea reĝimo. Unu el ili restis tie dum 10 jaroj, okupis diversajn respondecajn postenojn en la industrio kaj pro tio iel apartenis al la kategorio de privilegiitaj personoj. Malgraŭ tio li tamen ne povis elteni pli longe, perdinte la esperon, ke pliboniĝos la situacio. Cetere li paciencis tiom longe, tial ke li ne volis forlasi sian edzinon, al kiu la Ŝtato ne permesis eksterlandiĝi, ĉar ŝi estis rusino. Nur kiam la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Sovetio fariĝiŝ amikecaj, li tiam sukcesis atingi, ke lia edzino akompanu lin. Jam de 10 monatoj li do estas denove en Francio. El la detala raporto, kiun mi aŭdis el lia buŝo, mi citos al vi nur malmulton. Miaopinie tio sufiĉos, por ke vi povu akiri iom da kompreno pri la ĝusta situacio en "la lando regata de laboristoj". Vi eble memoras, ke antaŭ 2 jaroj sin mortigis la edzino de Stalin. Kiel kompartiano mia amiko devis deĵori ĉe la enterigo kaj iel ludi policistan rolon. Mi lasu al li la parolon:

"G.P.U. (Politika Ŝtata Direkcio) atingis sub la Stalina reĝimo nekredeblan malvolviĝon. Ĝi fariĝis grandega administracio, disponante, krom siaj propraj anoj, la tutan milicon de la lando, centon da malliberejoj aŭ ekzilejoj kaj organizanta la vivon kaj laboron de cent miloj da punitoj, kiujn, plejparte, ĝi ekspluatas mem en fabrikoj kaj grandaj laborejoj. Koncerne la nombron da ĝiaj propraj soldatoj, oni juĝu pri ilia gravo: la speciala armeo de G.P.U. konsistas el 100 mil militistoj, zorge elektitaj, bone nutrataj, severe kaj laŭcele edukataj. Tiu armeo esta modelo el sia speco, kiel rilate al disciplino kaj servemo, tiel rilate al la ekstera aspekto. Okaze de la enterigo de la edzino de Stalin, mi memoras pri la impona spektaklo, kiun prezentis la gvardio de l’ diktatoro laŭ la vojo al la tombejo. Du vicoj da oficiroj el G.P.U. rajdantaj sur la plej belaj ĉevaloj, poste vico da lernantoj de la speciala lernejo por oficiroj de G.P.U. kaj fine la milico, kiu fortenis la popolamason. Bonvolu noti ke Stalin tre zorge evitas kontakti kun la publiko kaj, timante atencon, oni estis forpelinta la homojn de sur la trotuaro laŭ la tuta irdistanco, eĉ en la mallarĝa strato Volondka.