Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Interne de la domoj, G.P.U.anoj prizorgis, ke ĉiuj alstrataj fenestroj restu nepre fermaj; la procesio konsistis ekskluzive, krom el la oficialuloj, el la plej fidelaj kaj servemaj kompartianoj el Moskvo. Por ke vi havu klaran bildon pri la antaŭzorgoj, mi aldonu, ke en ĉiu okopa vico de la irantaro, la unua kaj la oka vicano estis antaŭe elektitaj kaj havis kiel taskon malebligi la enpenetron de personoj fremdaj al la procesio."

Mi rimarkigis al mia amiko, ke laŭ francaj gazetoj ŝajnas, ke antaŭ kelkaj monatoj G.P.U. estis reorganizata. Tiam kun melankolia rideto li respondis:

"Kiel vi, mi legis pri la afero kaj eĉ tre detale en rusaj gazetoj, kiujn mi ricevas. Fakte nur la nomo estas ŝanĝita. La nova Komisario por internaj aferoj, kies ĉefkomisaro estas Jakoda, la eksestro de G.P.U., konservas ĉiujn funkciojn kaj taskojn de ĉi tiu lasta. Ne gravas la titolo: estonte kiel estinte tiu polica aparato rajtos malliberigi kaj ekzili sen antaŭa publika juĝo, plenumi politikan spionadon, cenzuri poŝtaĵojn ktp. Kelkrilate la nova organizo eĉ estos pli timinda ol la antatŭa, sed ĝi almenaŭ havas la avantaĝon ĵeti polvon en la okulojn de la eksterlanda publiko, kiu kredos ke Sovetio iom demokratiĝis, ĉar G.P.U. malaperis. Estos tiel pli facile al Litvinov pledi por la akcepto de U.S.S.R. en la Ligon de Nacioj…"

El tiu atesto de kompetenta persono min ĉefe impresas la fakto, ke Stalin havas tute la saman potencon, kiel antaŭe havis la caroj, ĉar por la enterigo de sia edzino li povas okazigi tian grandegan, pompan manifestacion funebran. Same ankaŭ kiel caro li timas atencon kaj ŝirmas sin per polica aparato. La cara ŝtato estas tute simila. Mi ne diras "sama"; ekzistas ja diferencoj; la klasiĝa procezo, t.e. la formiĝo de klasoj[1] ne ankoraŭ

  1. Nuntempe oni povas larĝtrajte diri, ke ekzistas kvin klasoj:
    1)La ĉefaj gvidantoj de l’ Partio; la altrangaj funkciuloj; la superaj estroj de la armeo kaj de G.P.U.; kelkaj famaj verkistoj.