Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

atingis sian definitivan formon kaj la nuna regantaro ne povas esti komparata kun la cara aristokrataro. Cetere en niaj demokrataj landoj ankaŭ la burĝaro ne estas komparebla kun la malnova aristokrataro. Kia estis la ĉefa karakterizo de la cara socia sistemo? Ĝi estis la servuto. La Stalina tute similas al servuto: kamparanoj devas servi en kolĥozoj kaj laboristoj en fabrikoj. Ili ne rajtas foriri sen permeso kaj devas havi pasporton por ŝanĝi laborlokon. Jes!!.. La enlanda pasporto, kiel ĝi ekzistis dum la cara tempo, estas restarigita antaŭ proksimume du jaroj… Sed ĉio tio okazas sub la signo de martelo kaj falĉileto kaj por naivaj homoj tio sendube estas sufiĉa pruvo, ke en Sovetio stariĝas socialismo. Plorinde!… La Stalina "socialismo" fakte estas novspeca sklaveco kaj tian mi ne volas. Liberon kaj homan dignon mi alsopiras kaj tio en Sovetio absolute mankas…

Ĉi tiu letero jam fariĝis longa, kvankam mi ne diris ĉion dirindan, ĉion, kio povus tute malfermi viajn okulojn kaj forviŝi la densan, grandegan blufon tre lerte aranĝitan de la Stalina burokrataro, de la nun formiĝanta nova privilegiita klaso. Sed mi devas rezigne limigi min. Ĉar vi sendube estas ankoraŭ sub la influo de la lerte organizita blufo de la Stalina propagand-aparato, vi verŝajne emos kredi, ke miaj klarigoj pri klasoj estas subjektivaj. Mi petas ke vi bonvolu esplori, kontroli kaj poste mediti nur pri jena fakto, kiu miaopinie estas tre signifoplena: post 35-40 jaroj da laborado en fabrikoj, se laboristo fariĝas invalido, li ricevas pensie po 30-35 rubloj monate, sed vidvinoj aŭ parencoj de altranguloj ricevas po 350-750 rubloj monate, plus diversajn aliajn privilegiojn…

    2)La inĝenieroj, teknikistoj k.a. diversspecaj intelektuloj,
    3)La laborinstigistoj (udarnikoj); la subrangaj anoj de l’ Partio kaj de G.P.U.
    4)La granda amaso de laboristoj kaj kamparanoj, kies vivkondiĉoj estas pli malbonaj ol tiuj de senlaboruloj en kelkaj kapitalistaj landoj.
    5)La parioj t.e. la ekzilitoj, eksigitoj, suspektitoj kaj ĉiaspecaj herezuloj.