Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.
Internaciismo

En fama manifesto, aperinta antaŭ 83 jaroj, la proletoj el ĉiuj landoj estis alvokataj unuiĝi. Kaj tiucele jam stariĝis diversaj Internacioj, kies gvidantoj rilatas pli malpli ofte inter si, ĉu per leteroj, ĉu dum kongresoj; plej ofte pere de tradukistoj k interpretistoj. Laŭ ĝenerala maniero, la amasoj fakte restas ankoraŭ tute apartigitaj en naciaj kadroj k havas nenian kontakton inter si — krom sur batalkampoj dum teruraj militoj.

En tiuj naciaj kadroj la spirito de l’ homoj estas per la lernejo, per la gazetaro k per ĉiuj aliaj rimedoj, kiujn disponas la ŝtatoj, prilaborataj tiele, ke, post pluraj generacioj, nacianoj konsistigas realan spiritan rason.

Estas vere, ke, laŭ konfeso de fakuloj mem, en la t. n. civilizitaj landoj jam de pluraj jarcentoj ne plu ekzistas puraj rasoj je biologia signifo de l’ vorto. Laŭ studoj de Frederiko Lefevr, oni ekzemple retrovas en la antikvadevenaj bra-