Ĉi tiu paĝo estas provlegita
estas taŭga, fleksebla k senlime riĉiĝebla interkomprenilo por homoj el ĉiuj rasoj.
★
Esperanto donas al la homoj la eblon ŝpari tempon, energion, k atingi pli perfektan interkompreniĝon ol per la uzado de multaj lingvoj naciaj.
★
Per praktikado de esperanto oni kvazaŭ malfermas al si fenestrojn al ĉiuj mondpartoj.
★
Por ke la homoj interfratiĝu, necesas unue, ke ili povu interkompreniĝi; la plej taŭga interkomprenilo estas esperanto.
★
Samlingveco ne estas sufiĉa kondiĉo, por ke la homoj interfratiĝu, sed ĝi estas tamen nepre necesa.