Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Manifesto de la Sennaciistoj
Ne nur legu, sed studu

Jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l’ laborista esperanta movado. Tra la tuta mondo miloj da proletoj uzas inter si la saman lingvon, ĉu en grupoj, ĉu por sia korespondado kun aliaj k-doj el malproksimaj lokoj. Tiu fakto naskigis la ideon pri eblo por la Laboristaro sin organizi laŭ originala maniero k prezenti al si novajn metodojn de klasbatalo.

Ĝis nun la sennaciismo estis ofte priparolata en la organoj de Sennacieca Asocio Tutmonda k neniam estiĝis tre forta kontraŭstaro al tiu nova ismo. Sed estis antaŭvideble, ke iun tagon la ortodoksaj internaciistoj kontraŭstaros al tia herezaĵo. Efektive, jam de kelka tempo vasta agitado estas metode entreprenita por kontraŭbatali la novan ismon.

Sekve la k-doj, kiuj simpatias al la ideo, sed ne havas pri ĝi tre klaran bildon, povus ŝanceliĝi. Multaj senpripense eĉ identigis la sennaciismon kun la «proleta internaciismo». Tial estas nepre necese prezenti klare k sufiĉe detale nian