Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

savi sian vivon, se ne ekzistas eblo aliigi la militon en revolucian batalon.

Ne domaĝas, ke patriotoj mortigu patriotojn. Nur per batoj tiaspeculoj povas lerni pensi racie. En 1914, la patrioto-volontulo Henriko Barbüs[1] kuraciĝis ĉe la fronto kaj fariĝis internaciisto.

Oni povus citi multajn similajn ekzemplojn. Estas bone konate, ke la nekuraceblaj patriotoj troviĝis precipe ekster la fronto.

Kvankam la lasta mondmilito havis regresan karakteron, ĝi estis tamen sufice instrua. Jam nun, eĉ en la burĝa reganta klaso, aperas homoj, patriotoj, kiuj ekkonscias, ke la severa aplikado de la naciismaj principoj, la absoluta suvereneco de la ŝtatoj ne plu povas akordiĝi kun la ekonomiaj leĝoj. Ili provas trovi kompromison inter la naciismoj. Tiel la internaciismo rekrutas senĉese novajn adeptojn.

Tiu doktrino jam delonge estas agnoskata de laboristaj partioj kaj sindikatorganizoj. En alia studo ni ekzamenos, ĉu ĝi liveras kontentigan solvon al la problemo.

  1. France: Henri Barbusse.