Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NACIISMO
UNUA ĈAPITRO
DEVENO DE LA NACIISMO
DEVENO DE LA NACIISMO
I. Klanoj kaj Totemismo. — II. Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo. — III. Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj. — IV. La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo.
I
Klanoj kaj Totemismo
Klanoj kaj Totemismo
Por havi ĝustan komprenon pri naciismo, necesas unue ekrigardeti sur la historion. Tie ni konstatos, ke la idea enhavo de tiu vorto tre variis laŭ la pasado de jarcentoj. Sed ni ankaŭ konstatos, ke restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero. La kulto de la primitivulo por sia totemo kaj tiu de la nuntempa patrioto por sia standardo estas esence la samaj.
Studante la morojn, kutimojn kaj superstiĉojn de la t.n. sovaĝuloj, oni pli bone komprenas la nuntempan sovaĝecon kun ĝiaj stultaj kaj kruelaj