Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la malgranda civita kadro naskiĝis industrio. Kreiĝis moveblaj riĉoj; oni eldonis monerojn. Komerco okazadis inter proksimaj civitoj. Ŝipoj konstruiĝis; marveturado estiĝis kaj interligis relative malproksimajn urbojn.

En kelkaj civitoj ekfloris literaturo, filozofio kaj mirinde bela arto. La grekaj artistoj ja ne estas ĝis nun superitaj. Iliaj ĉefverkoj kaŭzas ankoraŭ nuntempe ĉies admiron.

La apero de mono estis granda revolucio. Ni jam vidis, ke bieno ne povis esti vendata, ĉar en ĝi kuŝis la tomboj de diiĝintaj prauloj, kiuj postulis de la posteuloj konstantan kulton. Sed la mono estis res nec mancipi, t. e. ke ĝi povis iri de iuj manoj en aliajn, sen ia religia formalaĵo. Estiĝis metiistoj, maristoj, industriĉefoj, komercistoj. Inter ili aperis riĉuloj. Stranga novaĵo! Ja, antaŭe nur gentestroj povis esti posedantoj. Sed nun klientoj kaj plebanoj ankaŭ povis fariĝi riĉaj. Okazis eĉ en multaj civitoj, ke aristokratoj malriĉiĝis.

Unuvorte novaj produktokondiĉoj kreis novajn klasojn, kiuj tre ofte interbatalis. La grekoj kaj romanoj spertis ĉiujn regsistemojn. Jen regis aristokrataro, jen demokrataro; jen reĝo, jen tirano[1], jen demagogo, jen konsulo, jen magistro akiris la estrecon.

En Grekio, la monarkio estis plurfoje renversita

  1. Tiu vorto ankaŭ ne havis la nuntempan sencon; ĝi signifis: gvidanto de la civito.