Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni ankaŭ ne devas forgesi, ke la submetiĝo de kelkaj popoloj estis nur ŝajna; la kredo, ke Romo estis nevenkebla, kaŭzis tiun submetiĝon. Kiam, kaŭze de interna malordo, foriĝis tiu kredo, indiĝenaj ĉefoj ribelis. Tiam, anstataŭ celi fariĝi imperiestroj, ili nur batalis por esti reĝoj en iu provinco.

La kultura unueco estis ankaŭ sufiĉe supraĵa. Ne ĉiuj regatoj, sed nur la aristokrataro bone scipovis la latinan lingvon. En la provincoj oni parolis la tiean dialekton[1]. Unuvorte, malestis la firmaj kondiĉoj necesaj por ĉiamigi politikan unuecon.

Sed, konsidere la tiutempajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn, kiam ne ekzistis fervojoj, vaporŝipoj, presmaŝinoj kaj aliaj kulturiloj, oni ne povas ne admiri la grandiozan entreprenon de la antikvuloj. La Romana Imperio estas mirinda ekzemplo je volo, energio, lerto kaj organizkapablo. Ĝia influo efikas ankoraŭ nuntempe en la jura kaj politika kampoj. Kio cetere estas bedaŭrinda, ĉar tio signifas influon de aristokrata koncepto pri rilatoj inter la homoj.

La ekzisto kaj malapero de tiu granda politika unuo trudas al ni jenajn konsiderojn:

Plej potenca politika konstruo, kiu sin bazas

  1. La imperiestro Septimo-Severo naskiĝis en Tripolitanio. Kiam lia fratino venis al Romo por lin viziti, li estis tre hontigata pro tio, ke ŝi ne scipovis paroli latine.