«Por ni (Japanoj) la Patrio estas io pli supera ol la tero, io pli supera ol la grundo el kiu oni elfosas oron aŭ rikoltas grenon: ĝi estas la sankta restadejo de la dioj, de la animoj de niaj prapatroj; por ni, la imperiestro superas la Arĥi-Ĉefmarŝalon de iu Rechtstaat (Jurŝtato) aŭ la Majstron de iu Kulturstaat (Kulturŝtato): li estas la homa reprezentanto de la Ĉielo sur la tero, kunigante en sian personon la ĉielan potencon kaj la pardonemon[1].»
Kvankam nekompleta, ĉar ĝi ne montras la klasan materian bazon de la patrio, tiu ditino tamen ŝajnas al ni sufiĉe ĝusta. Ĝi bone montras la mistikan, religiecan konsiston de l’ patriotismo.
Bona franca patrioto kaj priscienca verkisto faras similan konfeson: «La patriotismo konsistas el hereda eco el mistika kaj ne racia speco. Kiu estus patrioto pro racia motivo, tiu estus tia nur malbone kaj ne longdaŭre…[2].»
Kelkaj aŭtoroj provas pravigi la ekziston kaj ĉiamecon de la patrioj per rasaj, geografiaj, lingvaj kaj eĉ religiaj konsideroj.