Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

SAT ne devas agiti politike: ĝia tasko povas esti nur eduka. Pri tio ni ĉiuj interkonsentas. Sed, fulmotondro! ĉu finfine oni komprenos, ke por eduki oni devas uzi taŭgajn rimedojn — k ne ekzistas aliaj, ol tiuj pri kiuj parolas nia Statuto.

Mi estas konvinkita, ke ĉiuj saĝaj gvidantoj el ĉiuj klasbatalaj partioj povas kun tio konsenti. En mala okazo, tiuj gvidantoj fakte ne celus edukadon, sed dresadon, encerbigon de dogmoj. Se ekzistus tia partio, ĝi ne celus la bonon de la Laboristaro k sekve ne povus de ni esti atentata.

(17-X-1929.)

Kulturi la simplan saĝon

— Vi tre mirigas min!… Ĉu do vere vi opinias ebla, ke la SAT-anoj fariĝu ĉiurilate memstare pensantaj homoj? Per via edukmaniero vi atingos nur, ke tiaj « edukitoj » fariĝos tro memfidaj k volos diskuti k decidi pri ĉio ajn.

Ridinde!…

— Via rimarkigo estas iel tute prava. Mi eĉ citos ekzemplon, kiu apogas vian vidpunkton. Ne malofte oni renkontas K-dojn, kiuj post legado de la « Komunista Manifesto » k de kelkaj resumoj aŭ komentoj pri la Historia Materialismo kredas esti spertaj marksanoj. Ili tiel plej ofte nur ridindigas la marksismon — k sin mem…

Evidente, taŭga edukado devas ne nur veki ĉe homoj la deziron ĉion kompreni, k tiucele ĉion ekzameni mem; sed, plie, ĝi devas celi, ke ili akiru plenan komprenon pri tio, ke specialaj profundaj studoj estas necesaj por ektrakti iajn demandojn. Estus ja tute ridinde, se simplaj laboristoj volus pridiskuti la teorion pri relativo de Ajnŝtajn (Einstein) aŭ transcendajn filozofiajn problemojn. Kvankam