Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

preferinde limigi la kampon al simpla informado, al nura konigo de faktoj?

— Ĉu vere vi kredas, ke tia limigo sufiĉus por forigi ĉian eblon pri disputoj? Mi firme opinias, ke per nura menciado de faktoj oni ankaŭ povas naski tre akrajn disputojn. Pripensu: eĉ statistikistoj ne ĉiam interkonsentas pri nombroj k malpli pri la maniero, laŭ kiu ili estas prezentitaj. Legantoj ja povas esti malsame influataj de samaj nombroj laŭ tio, ke prezentis ilin malsamopiniantoj.

Raporti nur pri faktoj? Vera senpripensaĵo! Sufiĉas legi ĉiutagajn ĵurnalojn por konstati, ke samaj faktoj estas raportitaj tre malsame.

Sed faru mem jenan eksperimenton: surstrate okazis akcidento; aŭ du homoj disputis k interbatiĝis. Kvindek personoj ĉeestas k vidis proprokule. Nu, pri la okazaĵo demandu al tri aŭ kvar personoj, hazarde elektitaj k vi konstatos, ke neniu respondos al vi same, neniu vidis la « faktojn » sub sama aspekto.

Ĉu vi do ne scias, ke eĉ per fotoj oni povas artifike aliigi « faktojn »? Faktoj! faktoj! Sed ekzistas milionoj, k temas elekti inter ili. Fanatikulo, dogmulo ĉiam scipovos elekti « faktojn », kiuj atestos por lia kredo.

Malmulte da homoj kapablas observi k raporti objektive. Ni sekve devas celi kreskigi objektivecon ĉe homoj. Se sufiĉe da SAT-anoj sukcesus akiri tian econ, tio estus bono, profito por ĉiuj partioj, por ĉiuj tendencoj. Ĉiuj ja havas intereson esti ĝuste informataj pri la vera stato de la viv-, labor- k batalkondiĉoj de la laboristaro en la tuta mondo.

Oni devas bone scipovi fari diferencon inter la ĉefa agado de partio k tiu de SAT. La unua precipe agitadas por altiri al si la plimulton da laboristoj. La rimedoj por agitado estas tute aliaj ol por edukado. Kutime forestas objektiveco en agitado. Ĝi parolas pli al la sentoj, al la koro ol al la racio.