Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tion volas diri la de vi riproĉata frazo. Nenion pli.

Ni ĉiuj konsentas, ke SAT ne devas fari politikan agitadon, ke ĝi povas nur esti kleriga, kultura. Necesas do esti konsekvenca k kompreni, ke oni vere kleriĝas k kulturiĝas ĉefe per komparado de ideoj k libera diskutado pri ili.

Necesas insisti, por ke estu tute klara la afero.

Estas lernantoj, kiuj scipovas solvi geometriajn problemojn nur per tio, ke ili bone parkeris teoremojn. Sed ili ne scipovas klarigi, pruvi ties ĝuston. Sekve por ili tiuj teoremoj estas kvazaŭ dogmoj. Sed estas aliaj lernantoj, kiuj scipovas bone demonstri la veron de teoremoj, bone aplikas ilin k scipovas tiri el ili ĉiujn konsekvencojn. Laũ mi, estas granda diferenco inter la du specoj de lernantoj: la unuaj estas dogmemuloj, la duaj estas memstare pensantaj homoj.

Estas dezirinde, ke la SAT-anoj estu el la dua speco de homoj: nur tiel ili fariĝos plej taŭgaj partianoj, sindikatanoj ktp., unuvorte plej bonaj klasbatalantoj.

Difinante al si kiel unu el siaj taskoj malebligi dogmiĝon de partiaj instruoj, SAT bone helpas al la partioj k trafe metas esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro.

(10-X-1929.)

Edukado — Agitado

— Mi pripensadis viajn dirojn pri dogmo k dogmiĝo. Konfesi mi ja devas, ke fakte iom tro rapide mi legis — k decidis pri la legaĵo. Viaj klarigoj certe estas akcepteblaj. Tamen mi ankoraŭ opinias, ke ekzistas ia danĝero en tio, ke estu permesate en SAT pridubi, pridiskuti ĉion. Povas pro tio estiĝi malagrablaj disputoj. Ĉu ne estus