— Mi havas grandan admiron por Zamenhof: li ja kreis lingvon, kiu sukcesis trabati al si vojon k akiri vivkapablon. Sed tiu sukceso rezultas ĉefe el tio, ke esperanto kelkrilate tre similas « naturajn », naciajn lingvojn. Kaj oni bedaŭras iafoje tian similon.
La naciaj lingvoj trenaĉas kun si tiom da metafizikaĵo, tiom da nelogikaĵo, da erarigaĵo, ke mi ofte sopiris al esprimilo, per kiu oni povus meti en vortojn nur tion, kio rilatas al faktoj aŭ al ia tute preciza koncepto. Oni dezirus havi lingvon, kiu malebligus ĉian miskomprenon, oni sentas simpation por ia filozofia aprioria lingvo, kian revis jam de longe utopiistoj…
— Ne metafizikumu viavice; parolu pli konkrete; vi citu ekzemplojn…
— Nu, volonte; aŭskultu. Se mi parolas pri « manlaborulo », kion precize tio signifas? Meblisto, seruristo, tajloro ktp., estas nomitaj « manlaboruloj »; ĉu tio signifas, ke ilia cerbo ne utilas al ili dum la laboro? Se estas tiel, mi protestas. Mi mem estas « manlaborulo » — aŭ almenaŭ estis — k asertas, ke dum la metia laboro, mia penskapablo ne malofte estis streĉata por solvi diversajn problemojn, kiuj stariĝis ĉiufoje, kiam temis pri konstruo de nova objekto, aŭ pri eltrovo de metodo aŭ de procedoj, kiuj plirapidigos mian laboron. Mi certigas, ke iafoje mi streĉis pli forte mian intelekton ol kiam mi verkas artikolon. Tamen vidante min ĉe skribotablo k sciante, ke mi skribas por gazeto, multiuj nomus min « intelektulo», dum ili nomus min « manlaborulo », kiam mi staris ĉe stablo en meblofabriko.
Kion sekve signifas la terminoj intelektulo, manlaborulo?