Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Min despli embarasas la demando, ke hieraŭ mi renkontis surstrate malnovan konaton, kies okupo estas frotpurigi la pargetojn de burĝoj per brosoj ligitaj ĉe liaj piedoj. Mi bone prezentas al mi tiun laboron k se oni nomus mian konaton « piedlaborulo », neniu tamen komprenus. Sed tiu homo estas certe enkalkulata en la kategorio de « manlaboruloj », kvankam li laboras ĉefe per la piedoj.

Kaj se mi pensas pri tiu lerta, fama kirurgo, kiu segas ostojn, tranĉas karnon, ligas tendenojn, kudras haŭton k iel aspektas kiel buĉisto, mi tamen ne povas nomi lin « manlaborulo ». Se tiel mi parolus, tio aspektus kiel malsprita ŝerco. La lerto de la manoj ludas tamen ĉe kirurgo grandan rolon ĉe operacio!…

Kaj ĉu mi devas nomi « intelektulo » tiun senoriginalan aŭtoron, kies nura talento estas scipovi kolekti k kompili dokumentojn, kunfliki argumentojn troveblaj tie k ĉi tie?

Ĉu estas « intelektulo » tiu instruisto, tiu profesoro, kiuj kvazaŭ vomas al siaj lernantoj la instruon, la sciencon, kiun ili englutis el libroj k malbone digestis?

Kiel vi vidas, oni kelkfoje povas trafi en grandan embarason, kiam oni celas malkovri, kion kaŝas la ŝelo de vortoj.

Plej ofte ĉio estas nur ŝajno k trompo. Oni nomas ordinare « intelektulo » homon, kies manoj estas puraj k senkalaj, kiu surhavas blankan kolumon k bone ordigitajn vestojn. Tamen se oni povus rigardi en la kranion de multaj tiaj elegantuloj, oni vidus, ke tie kuŝas inerte nur ideoj ĉerpitaj el gazetoj aŭ libroj. Ilia intelekto ludas proksimume la rolon de la stomako ĉe ansero, kiun oni grasigas; ĝi senkritike akceptas la pensan nutron k « grasiĝas ».

Sed en laborejo jen homo vestita per makulita kitelo; li kutimas cerbumi pri perfektigo de siaj iloj, pri eltrovo de novaj laborprocedoj; li plie en