sia vivo akceptas kiel veran nur, kion li bone perceptas aŭ klare komprenas; homo, kiu ne timas diri: « mi ne scias », kiu kapablas dubi; unuvorte homo, eble ne klera laŭ la kutima senco de l’ vorto, sed kies intelekto ĉiam vigle funkcias. Nu, se mi nomus lin « intelektulo », povas esti, ke li mem ofendiĝus, opiniante esti mokata: li ja estas « manlaborulo », tial ke lia laboro malpurigas k kalumas liajn manojn.
— Sed viaj’ rimarkoj ne tre utilas. Diru prefere, kiel vi deziras, ke oni difinu la vortojn intelektulo k manlaborulo. — Ankaŭ mia respondo al via demando tute ne utilos, ĉar mian difinon neniu vortaristo povus akcepti. Sed por kontentigi vin, jen aŭdu: Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homon, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la rutino, el la tradicio, el la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas — kreanto. Tipa intelektulo estis Zamenhof — almenaŭ ekster sia fako, la kuracarto. Kvankam ne estante fakulo en lingvoscienco, li tamen kreis (*) esperanton — dum centoj da sciencoriĉaj filologoj k lingvistoj amasigis plej lertajn k konvinkajn argumentojn por «pruvi », ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno, ke tia kreaĵo povas nur iel simili la Homunculus-on de d-ro Faŭsto. Intelektulo estas mia najbaro, tiu ĉarpentisto, kiu inventis elipsilon, kvankam li neniam faris profundajn geometriajn studojn. Multe da similaj ekzemploj oni povus citi. Ne utilus. (J) Jen denove vorto miskompreniga: krei signifas fari ion el nenio. Tio estas ja sensencaĵo, kiun akcepti povas nur dikredulo. Oni devas kompreni ĉi tie la vorton krei en la senco: fari ion apartenontan al neniu ekzistanta speco, stilo, tekniko, k. s.