Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

historiajn, filozofiajn k eĉ sciencajn verkojn. Tion li ja faras senhalte de pli ol dek jaroj, k estas iafoje tre mirige konstati, ke homo tiel skeptikema povas tamen esti tiom agema k laborema por afero tiom sendanka k donanta neniom da materia profito. Lia sciavido estas nesatigebla.

☆ ☆


La eldono de ĉi tiu volumo povis okazi dank’ al la helpo de 15 K-doj el 9 landoj, kiuj pruntedonis senprocente al SAT la necesan monon. Mi elektis ilin hazarde k interrilatis kun ili letere. Se mi publikigus alvokon en Sennaciulo, estas tute certe, ke multe pli granda nombro estus partopreninta la entreprenon. Al tiuj, kiujn mi senigis je tiu plezuro, mi petas senkulpigon.

☆ ☆


La aŭtoro revizis la lingvon, neniel ŝanĝante la sencon de la skribaĵoj. Tio estis nepre necesa, ĉefe ĉe la fruaj artikoloj, kiam Lanti ne estis ankoraŭ la majstra stilisto, kia li fariĝis, kiel atestas la laŭdaj recenzoj pri lia traduko de Kandid. Ni opinias, ke ĉi tiu libro estos ne nur dankesprimo de ĉiuj K-doj, kiuj konscias pri la gravo de la rolo de Lanti en nia movado, sed ankaŭ tre bona legolibro por tiuj, kiuj deziras havi modelajn tekstojn. Pri la elekto de la artikoloj, eble ne ĉiuj K-doj konsentos! Ni agis eble iom arbitre, sed, praktike, estis tute neeble aliel procedi.

Kelkaj K-doj insistis, por ke ni ne tro forlasu el la skribaĵoj de Lanti. Bedaŭrinde estis neeble kontentigi ilin tiurilate. La amplekso de la libro ja povus esti almenaŭ trifoje pli granda.

L. BANMER