Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi demandis lin pri tio, tial ke tre verŝajne mi ricevus nur mokan, sarkasman respondon, aŭ aŭdus rabelesan difinon pri filozofio. Sed ne necesas demandi lin por konvinkiĝi, ke li estas kore k spirite ligita al sia klaso, al la proletaro. Mi emas pensi, ke la simpla saĝo konsistigas la tutan filozofion de Lanti k ke nur tian li agnoskas kiel vere valoran.

Almenaŭ certa tio, ke li emas herezumi. Kiam li estis kompartiano, mi aŭdis lin pli forte kritiki la de tiu Partio gvidadon ol dekiam li ĉesis esti partiano. Kaj ĉu ne estis stranga partiano, stranga civitano tiu, kiu neniam partoprenis balotojn por elekti deputitojn aŭ urbkonsilantojn? Estas ja fakto, ke li, ŝtatinstruisto, neniam klopodis por uzi sian voĉdonrajton. Li tamen jam rakontis, ke iun fojon, li iris al la urbdomo tiucele, sed ĉar li devis atendi eble duonboron, tio superis la limon de lia pacienco; li do revenis hejmen k neniam plu provis akiri ia rajton meti voĉdonilon en keston.

Mi citas tiun anekdoton, tial ke ĝi estas karakteriza. Sed oni ne konkludu el tio, ke la aŭtoro de ĉi tiuj « Vortoj » estas malseriozulo. Kiam li diras « jes », tiu vorto fakte estas plen-jesa. Plej granda ĉagreno ĉe Lanti kredeble estas ne povi plenumi promeson libere faritan. Lanti havas ĝuste la spiritostaton, kiu taŭgas por gvidi nian movadon: li certe povas rilati tute senpartiece al la diversaj tendencoj, kiuj kelkfoje kunpuŝiĝas en SAT. Sed li eluzas ĉian okazon por elmontri la strangan, nekonsekvencan starmanieron de tiuj gvidantoj de partioj aŭ organizoj laboristaj, kiuj ne estas esperantistoj. Li estas proiunde konvinkita, ke ĉiuj tiuj homoj iel perfidas la klasajn interesojn de l’ Proletaro. Perdinte sian fidon al anarkistaj gvidantoj, pro ilia sinteno dum la mondmilito, Lanti, kiu lernis esperanton ĉe la fronto, decidis sin doni plene al la esperanta afero, kio ne signifas, ke li fremdas al ĉio, kio ne rilatas al esperanto, tute ne! — Lanti legas, pliĝuste studas multege da revuoj k verkoj ekonomi-politikaj de ĉiuj socialismaj tendencoj, k ankaŭ