Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antikvaj. Kaj multfoje mi aŭdis lin diri, ke post la morto, la korpo fariĝas danĝera putraĵo urĝe balaenda, urĝe transportenda al bruligejo senceremonie kiel kuirejaj ruboj. Sur la strato li malatentas funebran sekvantaron, kvazaŭ ĝi estus veturilaro de vojpurigistoj; k tiu nerespekto estas ĉe li tre natura, nevanta, senafekta.

Kaj mokema rideto aperas sur liaj lipoj, kiam li preterpasas monumenton al mortinta famulo. — Kaj, ĉu konfesinde? li eĉ ne konsentis ĉeesti la entombigon de siaj gepatroj…

Lanti ŝatas marŝadi, ekskursi se tempo restas; k sur la kamparo, li ĝuas infanan plezuron saltante trans fosojn, riveretojn, fadenbarilojn, obstaklojn, ktp. Treege vigla, spite lia aĝo (52 jaroj). En plena aero, kontraste al lia humorostato ĉe la skribotablo, li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe, moviĝe, k ridigas per rakontoj kiuj konigas, ke li estas iel disĉiplo de Rabele (Rabelais).

Kiagrade instruita li estas? Kian diplomon? Nenian! Tamen per sia obstino, persisto, laboremo k eksterordinaraj komprenpovo k prudento (kiu najbaras pace kun kurioza intuicio!), k ankaŭ dank’ al sia fenomena memororgano, li povis kompletigi sian konhavon ĝis tia grado, ke… veraj diplomitoj universitataj dubas ankoraŭ pri lia modesta deveno. Lastatempe, Prof. Groĵan-Mopen (Grosjean-Maupin), en sia recenzo pri Naciismo (Sennaciulo n-o 305/6) skribas, ke « Lanti montras en ĉi tiu verko ne nur vere sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan k maloftan klarecon ĉe la koncepto k komprenigo ». Tiom da scienca metodo ĉe iu, kiu tiom malmulte, tiom mal-skolastike la sciencon studis! ĉu ne ĝuste pro tio?

Se oni demandus al mi: « Kia estas la filozoĥo de Lanti? » profunda estus mia embaraso por respondi. Eble li mem ne scias! Estas vere, ke mi tre ofte vidis sur lia skribo-tablo verkojn de Niĉe (Nietzsche), sed kredeble estus eraro konkludi el tio, ke li estas niĉeano. Neniam