mismoviĝas, — sed atentu! ne kredu, ke jen estas la psikologia momento por lin svenige frapi; atentu! tiu fazo de la ludo estas, male, por vi la plej danĝera; ĝuste kiam lia kolero atingas sian kulminon, tiam fariĝas plej trafaj, plej potencaj liaj juĝkapablo, argumentado k batalrimedoj, — k ĉio estas ĵetata en plej perfekta ordo al la vizaĝo de lia antagonisto. Kaj sub tiu lavango, oni ne scias kien rifuĝi; kien ajn vi kaŝiĝu, kion ajn vi diru, kiel ajn vi ataku, la batalo ne finiĝos sen domaĝo por vi.
Ĉu tia humoro estas konstanta ĉe Lanti? Certe ne, sed lia kvieto ne longe daŭros se, dum la diskutado, vi eldiras stultaĵojn pri grava problemo. Nu! ĉu nur paroli pri bagateloj, pri sensignifaj aferoj? Jen, vi do provu, k. vi tuj vidos kiel li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo, k kiel baldaŭa k malvarma estos la adiaŭo.
Ankaŭ tre amuza estas la maniero laŭ kiu Lanti mispaŝigas k kaptas supraĵulon, kiu pretendas scii ĉion. La roloj baldaŭ interŝanĝiĝas k, konfuzite, la naivulo sidas ĝentile kiel lernanto k aŭskultas la lecionon humile.
Kiam en diskutado, buŝa aŭ skriba, li luktas kontraŭ fortulo, ruzulo, li uzas alian taktikon; rapide li pesas la armilojn liajn, observas momente lian metodon, serĉas lian tiklan punkton, palpante tie k tie, foruzas lian forton k nervaron senĉese per trompaj atakoj, eĉ, laŭnecese, ŝajnigas sin mallerta; k jen subite la kontraŭulo sterniĝas vundita sur la tapiŝo. Nun, kiu alia volas lukti?…
Ĉu Lanti estas monduma? Jes, se la reguloj mondumaj koincidas kun liaj emoj k principoj; fakte tiu koincido ne oftas! — Ĉe via hejmo, ne invitu lin sidiĝi sur seĝon…, ĉar lia prefera sinteno por ripozi estas: postaĵo ĉe planko, genuoj ĉe mentono, manoj kunigitaj antaŭ la kruroj. — Ne atendu de li komplimentojn banalajn aŭ kondolencojn, ĉar li juĝas tion senutila. Ne mortu, ĉar vi ne ĝuos la plezuron « senti » lin post via ĉerko: li ja ne povas kompreni, ke, en la nuna epoko, postvivas ankoraŭ tiaj religiaĉaj moroj