Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

onta, se tiu freŝa forto ne aliĝus al esperanto. Malgraŭ diversspeca kontraŭstaro, li obstine sin dediĉis al la tasko, kiun li akceptis k kiu fariĝis kvazaŭ lia vivcelo.

La sekvo jam apartenas al la Historio. Ĉiuj malnovaj SAT-anoj pli-malpli scias, kian rolon ludis Lanti en nia movado. Mi celis nur montri en kiaj cirkonstancoj mi konatiĝis kun ia aŭtoro de ĉi tiuj « Vortoj ».

Do jam de dek jaroj ne pasis unu semajno dum kiu mi ne rilatis kun Lanti. Li eble ne tro koleros, se mi diras, ke li estas nek gratulema, nek flatema homo: mi spertis tion… senbedaŭre! Kaj mi spertis ankaŭ, ke li estas same severa kontraŭ sin mem, k malŝatas la laŭdojn… eĉ pravigitajn. Kiu vizitas lin, tiu sin preparu por aŭdi riproĉojn, ofte bruajn, aŭ por ricevi ian taskon. Al dek personoj li facile komisius laboron por nia afero, rezervante al si la « leonparton » el… tiu laboro. Neniam li lasis min senfara (por SAT); li nek petis, nek postulis, sed post ĉiu vizito, mi revenis hejmen kun nova farotaĵo. Mi konfesas, ke, sen li, tiuj dek jaroj el mia vivo estus malplenaj, sencelaj kiel la antaŭaj. Multfoje mia laciĝo estis kiel lia, ekstrema, sed ne gravas tio, ĉar nur dank’ al li mi kontribuis iomete, laŭ mia poveto, al konstruado de io pozitiva k utila.

☆ ☆


Ni pliproksimiĝu por lin vidi pli detale, k nombradi liajn ecojn, bonajn k malbonajn. Ĝenerale, kiam li renkontas novulon, Lanti aspektas kvazaŭ li ne scius kion diri, sed rapide retrovas sian ekvilibron k komencas komplimenti… ironie. Por iuj K-doj tia renkontiĝo estas malplaĉa, k kiu vidis lin nur unufojon, tiu ne certe simpatias al li. Jes, li ŝatas moki, sed ne malŝatas la mokojn pri siaj mallertoj k mankoj. Ĉu kolerema? Ne kolerema, sed… eksplodema, ĝis perdo de memrego. Tiu interna perturbo blovas tra lian fizionomion, — lia gestado fulmas, — lia lango nodiĝas,