« praktike » per… ĵetkubetoj! — Tiu trajto sufiĉe karakterizas la manieron, la paradoksemon de Lanti. Sed verdire tiu propono pri solvo de grava problemo entuziasmigis neniun el la malnovaj esperantistoj. Ŝajne, tiu longbarbulo, tiu jam griziĝanta nova mondlingvano estis de ili taksata nur kiel strangulo, eble malseriozulo… — Kaj mi (esperantisto depost 1906, sed, ĉar ĝis tiam izolita en mia provinco, ne partopreninte aktive la esperanto-movadon, k tial do libera je kutimoj k rutino) tuj pense simpatiis kun tiu neordinarulo, kies decidvolo tiom kontrastis kun la hezito, iom komprenebla, de la ceteraj ĉeestantoj.
Sed kia ajn li estu, la demando estis, ke neniu malnovulo pretis preni sur sin ia redaktadon de la gazeto; k sekve ni insistis, ke Lanti akceptu. Kaj li, kvazaŭ por akrigi la pikon de siaj unuaj paroloj, antaŭmetis jenan kondiĉon: « En la unua numero de Le Travailleur Espérantiste devas esti dekiaro, ke ni estas unue revoluciuloj k nur due esperantistoj aŭ idistoj ». — La pilolo estis amara, k nur dolore digestebla. Sed kion fari? — Post ŝanceliĝo, unuj kontraŭvole, aliaj nevole, ni konsentis allasi la gazeton en la manojn de tiu nekonata, originala, necedema « esperantisto ».
Kun timo k senpacienco ni atendis la aperon de la unua numero de nia gazeto. Kion ni trovos en ĝi? Ĉu poridan artikolon? — Granda estis nia surprizo k ĝojo, kiam ni legis belegan leteron de Romen Rolan (Romain Rolland), en kiu la fama verkisto pledas por esperanto. Kompreneble troviĝis ankaŭ en tiu numero la terura « Deklaro ». Ĝi vekis indignon ĉe multaj K-doj… Plie la tiutempe aperanta gazeto Le Monde Espérantiste tamburis alarmon, dirante, ke idisto enŝteliĝis en la esperantaj vicoj por saboti nian aferon, ktp., ktp. Ĉe siaj unuaj paŝoj en la esperanta movado Lanti trovis nur malaprobojn k kritikojn, — kaj pli poste li estis akre atakata de la idistoj! Mi aŭdis eĉ kelkiuj el ili aserti, ke ido estus nepre venk-