III-a Internacio starigis Studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso.
Kia devas esti nia sinteno antaŭ tiu iniciato?
En 1919, en la unua postmilita n-ro de Esperantista Laboristo, ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas: unue revolucianoj, poste esperantistoj. Konsekvence, ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj. La Studkomisiono decidu, k ni akceptos ĝian decidon, kia ajn ĝi estu!…
Estas evidente, ke ni antaŭmetas la kondiĉon, ke la fakta ordonpovo, kiun disponas la III-a Internacio, devos fari ĉiujn necesajn aranĝojn por ke la decido de la Studkomisiono ne restu malviva surpaperaĵo. Ni ne povus akcepti la decidon de Komisiono, ne havanta la necesan povon por doni leĝoforton al siaj rezolucioj. La sperto avertas nin pri la senpoveco de morala aŭtoritato, kia ajn granda ĝi estas, por trudi siajn decidojn.
La aranĝoj farendaj devas enteni la devigan instruadon de la alprenota lingvo en ĉiuj lernejoj el la landoj, kie la Proletaro jam konkeris la regadon. Ĉie alie, la organoj de la diversaj sekcioj de la Internacio ricevu la instrukcion fari aktivan propagandon por tiu lingvo. Kaj ĉiuj propagandistoj estu devigataj ĝin lerni en difinota tempodaŭro, se ili volas ne esti malkvalifikataj por okupi siajn postenojn, ktp., ks.
☆ ☆
Kia estas nia pozicio antaŭ tiuj, kiuj propagandas surogatojn de esperanto?
La vidpunkto de la skismanoj estus defendebla, se ili povus demonstri:
1) Ke esperanto ne estas kontentiga solvo pri la demando;
2) Ke ido, esperantido, aŭ iu ajn projekto morgaŭ naskiĝonta, estas la ununura k definitiva solvo.