Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1’) Nu, la 13 internaciaj kongresoj de esperanto, la 70 gazetoj nun aperantaj, pruvas pli ol necese, ke esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia.

2’) Por refuti tiun punkton, sufiĉas diri, ke la lingvistoj ne interkonsentas pri la kvalitoj de la diversaj projektoj: Jespersen, el Kopenhago, diras jes; sed Brandt, el Moskvo, diras ne. La unua pledas por ido, la dua por esperanto. Kaj kiam niaj idistaj K-doj asertas, ke ilia lingvo estas la « scienca » solvo de l’ problemo, ni ne povas ne rideti, pensante, ke preskaŭ ĉiuj decidoj de ilia Akademio estas alprenitaj je la plimulto de la voĉdonantoj. Kelkfoje eĉ tiu plimulto estis nur unu- aŭ duvoĉa.

En scienca fako, demando restas nesolvita tiom longe, kiom ĝi ne akiras la unuanimecon de la fakuloj. Unu sola povas esti prava kontraŭ ĉiuj aliaj. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas memori la nomon de Galileo.

En la nuna stato de la demando, la solvo de la problemo pri lingvo internacia ne estas pure scienca. Ni devas, bedaŭrinde, resti sur la kampo de la empiria metodo. Tion saĝe k modeste faras la esperantistoj per la enkonduko de neologismoj, kiujn akceptas aŭ forpuŝus la uzado. Esperanto tia, kia oni ĝin parolas k skribas hodiaŭ, konsiderinde pliriĉiĝis depost 30 jaroj. Necesas esti blindigita de partieco por ne agnoski tion; k estas argumenti mallojale, kiam oni kritikas nian lingvon per citado de arĥaismoj kiel ekzemploj.

Ĉar la lingvistoj ne sukcesas interkonsenti, ni lasas al la uzado la zorgon decidi pri dubaj punktoj. Ĝi estas la internacia popolo, kiu prilaboras ĉiutage sian lingvan interkomprenilon.

« Pri lingvaj demandoj, la decidoj ne dependas de gramatikistoj, sed de la homoj, kiuj utiligas la lingvon. La problemo prezentiĝos sub reala aspekto nur kiam Ŝtatoj aŭ, se Ŝtatoj mankas, aro da in-