Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ternaciaj organizoj (ekzemple sindikatoj) decidos utiligi praktike artefaritan idiomon. »

Tia estas la opinio de unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la lingvoscienco. S-ro A. Meje (Meillet) ja diris tion al ni en 1920 per letero, kiun ni publikigis en Esperantista Laboristo.

Konsente kun la klera profesoro ĉe la Franca Kolegio [1], konsente kun tio, kion skribis s-ro Kutura (Couturat) en sia majstra Historio pri Universala Lingvo, konsente kun Zamenhof mem, ni opinias, ke nur fakta regopovo praktike povas solvi la problemon.

Oni do ĉesu paroli pri scienco, kiam povas temi nur pri disciplino k ekpraktikado! Ni klopodu alprenigi la ilon. Per uzado, la estontaj generacioj bone scipovos ĝin poluri k tutperfektigi.

(I-1922.)

Tri semajnojn en Rusio [2]
Ĉe la sidejo de Komintern

— Kiom da tempo vi intencas resti ĉi-tie? demandis min K-do Dorjo (Doriot), la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti ĉe la hotelo « Lux ».

  1. France: Collège de France.
  2. Ĉi tio estas ekstrakto el longa raporto pri vojaĝo, kiun en 1922 faris la aŭtoro al Moskvo, por enketi pri la laboroj de iu studkomisiono, kiu fakte estis nur intrigo, lerte aranĝita de idistoj. Tiun vojaĝon li devis fari, tial ke la Moskvaj komunistaj esperantistoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon.
    La tuta raportaro cetere indas esti represata, sed ni devas limigi la amplekson de la libro k pro tio elprenis nur tion, kio interesas esperantistojn. — Kompilanto.