Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Proksimume tri semajnojn.

— Nu, vi prudente agos, ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi-tie. Plie, neniam estas eble scii, kiam oni povos forveturi…

Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Dorjo indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, k, provizumite per tiu plano, mi iris.

Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’ Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: « Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu ».

Mi aliris la enirejon. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu eldiris kelke da vortoj de mi nekomprenataj k gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris k ekvidis sinjorinojn, sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la K-do, kiun mi deziris viziti, k ricevis slipon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kiel interkomprenilo.

La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, k fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti denove Dorjo, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min k prezenti al K-do Rakoŝi, la sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.

Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:

— Ha, vi estas K-do Lanti! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esperantistajn komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj k urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi-tien el Parizo pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj…