Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:
— Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo k tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas k nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.
Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave-malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romen Rolan ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon…
— Ho, R. Rolan, literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.
— Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj, mi do citu al vi la nomon de Henriko Barbus, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto. Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacio, ne Internacio el poliglotaj ĉefoj.
— Ĉu vere H. Barbus interesiĝas pri tiu demando? iom mire demandis Rakoŝi.
Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj, por kiu Barbus verkis antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:
— Bonvolu sidiĝi.
De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ franca ministro Berar, kiu malpermesas la instruadon de esperanto en la publikaj lernejoj… Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.
Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la komunistajn gvidantojn per antaŭtempaj pos-