Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, kiu estis starigata dum la II-a Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan k indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esperantisto, mi estas preta propagandi k instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: « laboroj de la studkomisiono », Rakoŝi ridetis k tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de Sennacieca Revuo. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la aŭtoritato de Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston pri tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan

franclingvan tekston niaj legantoj jam konas[1]

  1. « Ekzekutiva Komitato de l’ Komunista Internacio. « N-ro 1455.
    « Moskvo, 14 aŭgusto 1922.

    « K-do E. Lanti, delegito de la esperanta organizo « SAT », kun aprobo de l’ Internacia Sekretariejo de l’ Komunista Partio Franca, veninte Moskvon, celante enketi pri la laboroj de la Studa komisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas jam likvidita k ke la Komunista Internacio alprenis nenian decidon pri adopto ĉu de esperanto, ĉu de ido.

    Sekretario de E. K. de K. I.
    Rakosi. »

    Ni represas tiun tekston ne nur tial ke ĝi havas gravan valoron k signifon, sed ankaŭ pro tio, ke iu « historiisto » pri mondlingvo, en verko antaŭ ne tre longe aperinta, opiniis utile por si prisilenti tiun fakton, kiu efektive iel vangofrapas lin. — Kompil.