Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

post la kongreso li diligente lernos la lingvon k fariĝos inda sennaciulo.

Vana espero! Nia franclingvano pagis ja tre akurate la kotizon, enviciĝis inter la « aktivajn » anojn, sed ne ellernis la lingvon…

Ne kun la malica intenco hontigi K-don B… mi pribabilas tiun fakton, sed por elstarigi unu el la kaŭzoj, kiuj malhelpas la rapidan malvolviĝon de nia movado.

Kiam oni ja konstatas, ke klera homo, post du jaroj de SAT-aneco, ne kapablas uzi nian lingvon, oni do ne miru, se multaj lernantoj forlasas la kursojn post kelkaj lecionoj.

Kaj oni gratulu varmege la simplajn laboristojn, kiuj diligente k persiste, post laciga laboro, lernakiras sufiĉan esperanto-scion por paroli k skribi en nia lingvo.

Oni grave erarus, opiniante, ke tiu Brusela « SAT-ano » estas escepto. Ni bedaŭrinde povas konstati similajn faktojn en preskaŭ ĉiuj urboj.

Ni ne sukcesis sufiĉe penetrigi en la cerbon de niaj alpropaganditoj la fortan konvinkon, ke la unua nepra devo de ĉiu internaciisto estas ellernadi la internacian lingvon.

Kiuj forte konsciis pri tio, tiuj ne nur ellernis sed ĉiutage uzadas esperanton. Ili unue estis konsekvencaj internaciistoj k nun fariĝas pli k pli konsciaj sennaciuloj.

(29-VII-1926.)