Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kiu estis honorata?

Antaŭ nelonge K-doj el Sovetio sendis al mi leteron kun peto ĝin transsendi al H. Barbus (Barbusse). En tiu letero mi legis, ke la fama aŭtoro « unuigis la laboristajn esperantistojn el la tuta mondo. » Tiu informo cetere aperis en ruslingva gazeto, kies eltranĉaĵo akompanis la leteron. Tiel estas skribita la Historio!… La afero eble okazis iun nokton, kiam mi dormegis; aŭ iun tagon, dum kiu mi ne aĉetis la g’azeton, en kiu aperis la informo. Pro tio kredeble mi ne estis informita pri la okazintaĵo!… Mi nur scias, ke Barbus provis unuigi mondskale la revoluciemajn verkistojn — k plene fiaskis!… Estis ja antaŭ kelkaj jaroj sufiĉe ofte k detale raportite, eĉ en esperantaj gazetoj, pri la movado «Klaro». Vane hodiaŭ oni serĉus vivsignon de tiu entrepreno… Barbus eldiris tre flamajn k laŭdajn parolojn pri esperanto. Sed bedaŭrinde li ne lernis ĝin k neniam verkis eĉ malgrandan artikolon en la internacia lingvo. Nuntempe li estas direktoro de nove aperanta gazeto: Mondo. Kelkajn numerojn mi havis en manoj. Sed vane mi serĉis plej malgrandan noton pri la esperanta movado. Ce tia konstato mi emas pensi, ke nia famulo iel similas la pastrojn, kiuj predikas amon, modeston k ĉiujn aliajn virtojn, sed kondutas mem malame, fierege, malfrate k multrilate — fie… ĉu do la laŭdo al esperanto estis por li nur rimedo por akiri pli da famo, pli da popularo? Estas ĉagrene tion pensi. Sed homo, kiu patose parolas, ke la unua devo de ĉiu internaciisto estas lerni la internacian lingvon, k mem ne plenumas tiun devon, ne povas esti konsiderata kiel seriozulo k fidindulo.