La anoj de la multaj esperantistaj grupoj, kiuj elektis Barbus-on sia honora prezidanto, preĝu al la animo de Zamenhof, por ke li ne estu tro rigora k akceptu la pekulon en la Paradizon de Esperantio post lia morto…
H. Barbus estis ankaŭ la honora prezidanto de la I-a SAT-kongreso. Tiutempe oni povis esperi, ke li lernos la lingvon. Tion li ne faris, k hodiaŭ oni rajtas pensi, ke la laboristaj esperantistoj honoris la famulon, sed ne la famulo ilian movadon.
— Ricevinte Sennaciulo’n, mi tuj serĉas la paĝon sur kiu troviĝas « Inter Ni ». Kaj mi demandas min: « Kiun hodiaŭ kritikas, mokas, pikas tiu nekontentigebla E. L.? »
Verdire mi ne ĉiam konsentas kun vi; mi eĉ emas pensi, ke intence vi donas ian paradoksan formon al viaj ĉi tieaj artikoletoj… Almenaŭ mi konfesas, ke aprobantoj k malaprobantoj estas instigataj al pripensado. Kaj pro tio oni multon povas pardoni al vi…
Sed, diable! kial vi kuraĝas kritiki eĉ famulojn kiel H. Barbus? Vi atentu!… Respektu idolojn. Aliel vi riskas malkontentigi k eĉ kolerigi ties adorantojn…
— Estas fakto, ke mia kritiko kontraŭ la fama aŭtoro de La Fajro venigis al mi kelkajn riproĉajn leterojn. K-doj prenis sur sin la zorgon pledi por la akuzito. La karaj « advokatoj » ne tiom ekscitiĝu! La famo de ilia idolo ja ne estas en danĝero pro mia artikoleto. Se tiel estus, Barbus mem kapablas sin defendi. Ni volonte publikigus lian pravigon. Eĉ se ĝi ne estus verkita en esperanto!…