Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per mia kritiketo mi celis nur instigi la K-dojn, ke ili ĉiam prefere ŝatu agojn ol belsonajn frazojn. Agoj ja parolas pli elokvente ol vortoj. Simpla laŭdado al esperanto ne valoras, se la laŭdanto mem scipovas nur… laŭdi.

La sola valora argumento de la « defendantoj » de Barbus estas, ke la famulo ne havis tempon por lerni nian lingvon. Ĉu ili estas certaj pri tio? Ĉu do tiom informitece ili konas lian intiman vivon? Kiel K-do Izgur trovis tempon por lerni esperanton k poste per ĝi eĉ literaturi?

Sed ni supozu, ke la aserto ĝustas. Ĉu tio povus pravigi la fakton, ke en Mondo, la revuo, kiun gvidas Barbus, neniam ĝis nun aperis eĉ plej malgranda noto pri esperanto aŭ pri nia movado? — Mi skribis al Barbus pri tio, k scias, ke aliaj K-doj ankaŭ skribis… — Mi ĝojas, ke mia kritiketo instigis al tia skribado. Se iun belan tagon aperos en Mondo raporto pri la esperanta movado, nu, tiam eble mi pentos pro mia ne sufiĉa respekto al famuloj — k gardos tamen la konvinkon, ke la riproĉata «Inter Ni» ne estis senutila… (i i-x-rg28.)

La vojoj de dio estas nediveneblaj Mi emas suspekti, ke la direktoro de Espero Katolika, pastro Rambu (Ramboux), estas ne tre ortodoksa kredulo. Lin certe ataketas danĝera herezemo. Sur kio vi apogas vian suspektemon? eble demandos iu. Nu, tute simple, sur tio, ke senĉese pastro Rambu prezentas SAT-on k ties anojn kiel modelon al la legantoj de sia gazeto. En la lasta numero li eĉ dediĉas la fruntartikolon al laŭdado

12