antista laboristo sopiras al la suprenleviĝo de sia klaso. Sed necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, k ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu. Ekde la deziro al la efektiviĝo ekzistas iafoje longa vojo. Nia ĉefa zorgo ne devas esti la gvidado de la tuta esperanta movado. Ni prefere klopodu laŭ la plej bona maniero uzi la ilojn, kiujn kreas la kapitalismo, por nia klasbatalo kontraŭ tiu sama kapitalismo.
Ni ĉiuj scias, kiom la idista entrepreno malhelpis la esperantistan movadon. Plenmano da malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco, ofte sukcesis atingi, ke homoj jam konvinkitaj pri neceso de tutmonda interkomprenilo k pri viveblo de artefarita lingvo, tamen lernis nek esperanton, nek idon.
Nun la idista movado likvidiĝas. Kelkaj idistoj tute forlasis la batalon, aliaj aliĝis al nova projekto de lingvo k ceteraj, pli saĝaj, simple eniras la esperantajn vicojn.
La batalo inter esperanto k ido daŭris dum 21 jaroj k finiĝis per plena malvenko de ido.
Sed oni erarus, opiniante, ke la malbona influo de ido ne plu efikas sur nian movadon. En la interna vivo de nia lingvo sentiĝas ankoraŭ la pedanta logikemo enportita de idemuloj. Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj. Por obei ŝajnan logikon, oni tro ofte emas plipezigi nian simplan k flekseblan lingvon.