Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Zamenhof tre klare skribis: « Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo k multaj knabinoj sin montris en la ĝardeno… » (Fabeloj de Andersen, pĝ. 56). Sed hodiaŭ niaj idemuloj skribas konstruajo, pretekste, ke tio estas pli logika. Eble, sed konstruitaĵo entenus ankoraŭ pli da logikeco!…

Multajn similajn ekzemplojn mi povus citi por montri, ke la ŝajna logiko de idistoj k idemuloj malboninfluas sur la internan vivon de esperanto.

Viva lingvo devas obei la leĝojn de la vivo. Kaj tiuj leĝoj havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn. La vivo obeas la leĝon de minimuma peno. Tial la ordinara homo senkonscie ĉiam tendencas uzi por sin komprenigi nur la minimumon da lingvo-elementoj.

Estas bone konate, ke scienculoj ne parolas la saman lingvon kiel ordinaruloj. Kio estas necesa en sciencaj verkoj, tio aspektas pedanta en la ĉiutaga uzado de nia lingvo.

La idista fuŝentrepreno fiaskis. Restas al ni tute seniĝi je la pedanta idemo, kiu enŝteliĝis en niaj vicoj… [1].

(5-VII-1928.)
  1. Supraĵe pensanta leganto povus eble vidi ian kontraŭdiron inter ĉi tiu artikolo k tiu kun la titolo: Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (Vd. pĝ. 23). Oni devas ne forgesi, ke la aŭtoro emas iafoje paradoksumi; tion li certe faris en la ĵus nomita artikolo. Tamen kontraŭdiro fakte ne ekzistas. Tie estas aludite al la gramatika k vortfarada malregulecoj k al la idiotismoj ekzistantaj en la naciaj lingvoj; ĉi tie oni devas kompreni, ke la natura logiko postulas la uzon de nur minimumo da lingveroj. — Kompil.