Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi ne plu memoras, kiu famulo diris, ke « estas facile plenumi sian devon, sed ĝin koni estas malfacile… »

Nur tiu estas vera SAT-ano, kiu ekkonis, ke la esperanta afero indas, ke oni dediĉu al ĝi sian tutan liberan tempon, sian tutan energion, — sian vivon…

(19-VII-1928.)

Kiuj estas la saĝaj?

— Mi tre simpatias vian movadon k plene konsentas, ke esperanto estas necesa por la laborista klaso; sed tia lingvo fakte povos utili nur kiam ĝia instruado estos deviga en la lernejoj de ĉiuj landoj…

— !!!???…

— Ne ekscitiĝu; mi parolas al vi kiel homo, kiu havas sperton en laboristaj aferoj…

Tiel parolis eminenta gvidanto de la laborista movado. Kaj ĉiu el ni bone scias, ke tia rezonmaniero estas tipa ĉe la nuraj « simpatiantoj » al nia lingvo.

Simpatio estas ja bela afero! Ĉiu ajn alparolito respondas, ke li simpatias la pacon, ke li malbenas la militon, — kiu kaŭzas tiom da suferoj, da ruinoj ktp. Patose dum horoj povas paroli pri tiu temo « eminentaj » personoj. Sed demandu, ĉu por eviti militon ili konsentus malaperon de « sia » patrio, ĝian kunfandiĝon en pli grandan unuon. Tiam ili rigardos vin kun abomeno, kiel bruligindan herezulon al kiu eĉ ne decas respondi.

Oni vorte volas la pacon, sed fakte oni preparas la militon; oni volas enkonduki esperanton en la lernejoj, sed por tion atingi oni nenion faras. Oni