eĉ kvazaŭ kompateme rigardas al la esperantistoj, kiuj elspezas tempon k energion por ellerni k instrui lingvon, — kiu povos utili nur kiam ĝi estos devige instruata en ĉiuj lernejoj… Ni estas fantaziuloj k la « simpatiantoj » al esperanto estas prudentuloj, kiuj okupiĝas nur pri seriozaj praktikaj aferoj. Ili opinias sin la saĝaj — kaj nin la malsaĝaj.
Tiaj saĝuloj fakte estas mistikuloj. Ili kredas, ke iun belan tagon mirakle esperanto estos instruata en la lernejoj; mirakle la instruistoj el tiuj lernejoj ekkapablos instrui la lingvon; mirakle homoj scipovos ĝin flue paroli; mirakle estiĝos verkistoj, kapablaj doni al la artefaritaĵo animon, senton k imitindan tradicion…
Ĉe tia konstato ni devas pli k pli forte konvinkiĝi, ke estas ni la saĝaj, ĉar ni racie faras pozitivan laboron, ĉar ni konstruas k ne nur planas pri mirakle starigotaj konstruoj…
Eble vi diros — almenaŭ pensos — ke mi deflankiĝas, perfidemas, unuvorte « revizas [1] ». Aŭdu tamen mian konfeson: mi legas la de Zamenhof tradukitan Biblion.
— Ha! ĉu vere? ĉu tio estas klasbatala legaĵo?…
— Mi legas la Biblion por lerni… esperanton. Kaj ĉe tia legado mi konstatas, ke Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli k pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis — ankoraŭ volas — malliberigi esperanton. Estas al mi
- ↑ Alude al riproĉoj adresitaj de opoziciuloj al la aŭtoro. — Kompil.