Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĝenerale mi « elĵetas » tiun sufikson ĉe radikoj adjektivaj. Tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo. Cetere, oni povas rimarki, ke Zamenhof mem k. a. plej bonaj aŭtoroj tute hazarde, senkritike uzas aŭ ne uzas la sufikson ec. Jen oni legas « eblo », jen « ebleco »; jen « neceso », jen « neceseco » k. s.

Mi jam rimarkigis ĉi tie [1], ke Zamenhof en La Biblio senkompate « elĵetis » ec ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam en si ec-an, abstraktan sencon.

Oni povus verki detalan disertaĵon pri la demando: Kiel aplikas la verkistoj la du ĉi supre cititajn principojn? Estus facile montri, ke ili estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj.

Verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo. La fuŝantoj de la spirito de esperanto — k la aŭtoro mem ne malofte — simple estas senkonsciaj naciemuloj en la uzado de la lingvo; iafoje ili aplikas tute senbezone sufiksojn, tial ke per tio esperanto pliproksimiĝas al la nacia lingvo.

Kaj tio okazas ne nur pri sufiksoj, sed ankaŭ en prefero por longaj, pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, neniamaniere, tiamaniere, anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel, neniel, tiel k. s. vortoj el la genie elpensita tabelo de la korelativaj vortoj. La unuaj formoj estas internaciecaj, la duaj — sennaciecaj.

Vi nun iomete konas la regulojn, kiujn mi obeas en la uzado de nia lingvo. Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko,

reguleco ktp. Estas neeble difini tute precizajn k

  1. Komparu pĝ. 32.