absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda; necesas iafoje insisti por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke ia logika mallonga formo estas malbonsona…
Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas ĝin kateni per tro severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos k fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo de lingvo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.
Oni ne malofte babiladis pri la demando, ĉu Zamenhof « kreis » aŭ nur « iniciatis » esperanton. Li mem deklaris: « Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro ».
Ni komprenu ĝuste la signifon de la vortoj: « Mi ne volas… mi volas nur ». Cetere, Zamenhof diris aliokaze, ke « kreado (substreko nia) de plena en ĉiuj rilatoj taŭga k vivpova lingvo postulas specialan talenton k inspiron ».
Ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj? Certe jes! Sufiĉas por tio kompreni, ke ĉiam la vortoj havas sian plenan k precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto k plie, ke oni devas scii, en kiu tempo, en kiuj cirkonstancoj ili estis eldirataj. Kompreneble tian esploron mi ne povas fari en la kadro de ĉi tiu artikoleto.
Mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte « kreis »… la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon — pli ĝuste, vivpovon. Sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia