Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Unue, ĝi deklaras, ke, en sociologiaj tezoj, neniu kapablas demonstri, kia estas la plej bona el la rimedoj uzotaj por pacigi la mondon. Nur la praktika provado povas aŭ ne pravigi iun ajn tezon.

Jam la historia eksperimento instruis al ni: 1e) ke la ofte citita k aplikita proverbo si vis pacem para bellum neniam donis al la mondo daŭran k efektivan pacon; 2e) ke la dogmaj religioj, eĉ havantaj altan etikon, estis senpovaj por interfratigi la homojn. — Militojn eĉ okazigis plurfoje la fanatiko de la kredantaro.

Konsiderinte tiajn faktojn, « Liberiga Stelo » forpuŝas el sia mezo militistojn k dogmajn religiulojn. Ĝi opinias, ke por pacigi la mondon estas unue necese naskigi en ĝi juston. Justo devas regi la rilatojn inter la individuoj; justo devas prezidi ĉe la rilatoj inter iuj ajn homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj, ĉu alispecaj.

Dedukte, « Liberiga Stelo » kondamnas la senjustan principon de la kapitalista sistemo vortigebla jene: kiu havas monon, tiu manĝas. Tiel oni povas vidi personojn, kiuj nenion utilan faras k tamen abundege konsumas, tial ke ili havas monon!

« Liberiga Stelo » estas kontraŭkapitalisma.

Al tia senjusta principo ĝi kontraŭmetas la jenan: nur tiu (sana) manĝas, kiu laboras. Tiu lasta postulato estas la bazo mem de la socialismo, aŭ komunismo.

Do, « Liberiga Stelo » estas socialisma.

Ĝi tute diferenciĝas je la nure pacismaj asocioj, kiuj ne celas unue starigi juston inter la homoj k kontentiĝas per vanaj paroloj prediki pacon al la popoloj. La pacistoj estas eble bonkoraj homoj, sed ili fermas la okulojn por ne vidi la verajn militkaŭzojn. La milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj k ekspluatatoj. Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento. Maljusto estante ĉe